Rodalies de Catalunya

Rodalies de Catalunya
registrita marko • commuter rail network
Ĝeneralaj informoj
Loko Katalunio
Transportsistema speco Ĉeurba fervojo
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 462,7 km (suburbaj)
Nombro de linioj 11 suburbaj kaj 7 regionaj
Nombro de stacioj 134 (suburbaj)
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 668 mm
Transportisto Renfe Operadora
vdr

Rodalies de Catalunya estas varmarko uzata de la Generalitato de Katalunio kaj Renfe Operadora por fervojaj servoj al antaŭurbaj trajnoj kaj regionaj fervojaj servoj funkciigataj fare de Renfe Operadora kaj kiuj veturas en la fervoja reto de iberia ŝpuro de ADIF. Felix Martin estas la nuna direktoro, nomumita en interkonsento kun la registaro en la kunteksto de restrukturado en la fako de pasaĝeroj kiun Renfe estas entreprenanta en 2014.

La reto konsistas el ses regionaj linioj ne inkluditaj en la reto de publika transporto, sep antaŭurbaj linioj ene de la integrita tarif-sistemo de "ATM Àrea de Barcelona" (krom R3 de stacioj de Manlleu ĝis La Tor de Querol kiuj ne estas integritaj), du antaŭurbaj linioj al Camp de Tarragona integritaj de "ATM Camp de Tarragona" kaj suburba linio al Ĝirono ankaŭ nun integrita ene de "ATM Àrea de Girona".


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search